Naskita en Santiago, ŝi estas filino de la aera generalo Alberto Bachelet kaj de la arkeologino Ángela Jeria. Dum la infanaĝo ŝi loĝis en kazernoj en diversaj lokoj de Ĉilio, kaj inter 1962 kaj 1963 en Usono.
En 1970 Bachelet komencis studojn de medicino en la Universitato de Ĉilio, kie ŝi fariĝis pediatra ĥirurgo.
Kiam okazis la Puĉo en Ĉilio en 1973, ŝia patro Alberto Bachelet estis enkarcerigita en la Akademio de Aermilito pro "perfido al la patrujo". Pro la torturoj okazigitaj de liaj propraj kompanoj, li mortis la 12-an de marto1974 en la Publika Malliberejo de Santiago.
Klandestina agado
Michelle Bachelet daŭrigis sian politikan aktivadon klandestine, kaj estas malliberigita kun sia patrino la 10-an de januaro1975 fare de la Sekreta polico DINA. Ŝi estis forportita kun sia patrino al la retena centro de Villa Grimaldi kie ili estas torturitaj. Poste, ambaŭ estas ekzilitaj al Aŭstralio, kaj poste translokiĝis al Orienta Germanio. Tie ĉi ŝi daŭrigis siajn studojn kaj tie naskiĝis ŝia unua filo.
Politika kariero
En 1979 Bachelet revenis al Ĉilio. Ŝi estis malhelpata en sia kuracista kariero, kaj komencis helpi en asocioj por la traktado de viktimoj de la militista reĝimo de generalo Pinochet. Ŝi ankaŭ daŭrigis sian opozician aktivadon. Dum kelkaj jaroj ŝi kunvivis kun ano de la armita grupo Frente Patriótico Manuel Rodríguez (FPMR), kvankam ŝi rifuzis esti havinta iun ajn rilaton kun tiu grupo mem.
En la komenco de la 1990-aj jaroj, Bachelet laboris kiel epidemiologo en la Landa Komisiono kontraŭ aidoso.
De 1994 ĝis 1997, Bachelet laboris en la Ministerio pri Sano. En 1996 ŝi komencis studojn pri defendo, unue en Ĉilio kaj poste en Usono. Post sia reveno, en 1998 ŝi laboris en la Ministerio pri Defendo.
En 2002, post ŝanĝo en la registaro, ŝi fariĝis la unua virino ministro pri defendo. En tiu posteno ŝi akiris grandan popularecon, kio igis ŝin kandidati por prezidento de la lando.
Ŝi estis elektita kandidato de la alianco de maldekstraj kaj centro-maldekstraj partioj "Concertación de Partidos por la Democracia". Ŝi venkis en la unua raŭndo de la elekto la 11-an de decembro 2005, sed ne sukcesis atingi la absolutan plimulton. Nova elekto en januaro de 2006 donis al ŝi la venkon fronte al la entreprenisto Sebastián Piñera, ĉefa Kandidato de la dekstro.
Ŝi estas la unua ina prezidento de Ĉilio en la 196 jaroj de sendependeco.