Michael Schmidt-Salomon

Michael Schmidt-Salomon
Persona informo
Michael Schmidt-Salomon
Naskiĝo 14-an de septembro 1967 (1967-09-14) (57-jaraĝa)
en Treviro
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
universitata instruisto
filozofo
verkisto de porinfana literaturo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido ❦
Leibniz war kein Butterkeks ❦
Manifesto de evolucia humanismo ❦
Hoffnung Mensch: Eine bessere Welt ist möglich ❦
Jenseits von Gut und Böse ❦
Erkenntnis aus Engagement ❦
Stollbergs Inferno ❦
Keine Macht den Doofen. Eine Streitschrift vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Schmidt-Salomon ĉe Rana Ahmad libra prezento en januaro 2018.

Michael SCHMIDT-SALOMON (naskita la 14-an de septembro 1967 en Treviro kiel Michael Schmidt) estas germana filozofo, verkisto kaj ateisma aktivulo, kiu estas kunfondinto kaj proparolanto de la humanisma Fondaĵo Giordano Bruno. Li interalie estis identigita kiel ĉefateisto de "Germanio" [1]

Li verkis la Manifest des evolutionären Humanismus (Manifesto de Evolua Humanismo - parolado por domina kulturo taŭga por niaj tempoj) kaj Die Kirche im Kopf (La Eklezio en la kapo) [2]. En la manifesto, li formulis la 10 Proponojn de Evolua Humanismo kiel alternativon al La Dekalogo. Lia infanlibro Wo bitte geht's zu Gott? fragte das kleine Ferkel ("Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido") kaŭzis polemikon por ties prezento de religio [3][4].

Vivo

Schmidt-Salomon kreskis en liberala katolika familio en Treviro. Li studis pedagogion en la Universitato de Treviro, en 1992 li akiris pedagogian diplomon, kaj en 1997 li ricevis la titolon de doktoro pri filozofio pro la disertaĵo Erkenntnis aus Engagemant (Kogno kiel rezulto de engaĝiĝo. Fundamentoj de la teorio de novmodernismo). De 1992 ĝis 2001 li estis esploristo kaj lekciisto ĉe la Universitato de Treviro. Lia laboro temigas la filozofion de scienco, antropologio, estetiko, teorio de socio, futurologio, kritiko de religio kaj ideologio, kaj praktika etiko. Ekde 2002 li estas interalie lektoro ĉe la Institut D'Etudes Educatives et Sociales (IEES) en Luksemburgo.

En Esperanto aperis

"La porkida libro" ("Das Ferkelbuch"):

  • Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido publikigita de eldonejo Alibri en Aschaffenburg en 2011. Tradukis Libera Pensantino.

Referencoj

  1. "...sagte Michael Schmidt-Salomon, Vorstand der Giordano-Bruno-Stiftung und damit so etwas wie Deutschlands Chef-Atheist." ("...said Michael Schmidt-Salomon, [who is] chairman of the Giordano Bruno Foundation, and therefore something of a 'chief atheist' for Germany.") Chef-Atheist im Chat: "Gynäkologen, die an die Jungfrauengeburt glauben", Spiegel Online, 29 May 2007 (Accessed 6 April 2008)
  2. "Aufklären statt verschleiern!" Kritische Islamkonferenz 2008 Arkivigite je 2008-03-30 per la retarkivo Wayback Machine , press release of the Giordano Bruno Foundation. (See also: Google automatic translation) (Accessed 5 April 2008)
  3. Anti-religious children’s book dangerous for young people, German ministry says, Catholic News Agency, Feb 5, 2008 (Accessed 2 April 2008)
  4. German Authorities Slam "The God Delusion" for Kids, DW-World.DE: Deutsche Welle, 31 January 2008 (Accessed 2 April 2008)

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!