Michael ROSSIÉ (naskiĝinta en 1958 je Kolonjo) estas germana aktoro, paroltrejnisto, fakverkisto kaj retorikisto. Li nun koncentriĝas pri la arto trejni ulojn por amaskomunikila laborado.[1]
Vivo
Rossié pasigis la junulajn jarojn en la regiono Malsupra Rejno kaj frekventis, post pasigo de la abiturienta ekzameno, aktoradlernejon de Ruth Zerboni. Poste li laboris tri jarojn kiel afergvidanto kaj teknika estro de la trupo de "Teamtheater" en Munkeno. Sekvis laborado de aktoro, scenaristo kaj reĝisoro, i.a. por turneteatroj kaj dum la Kempf-teatrospektaklo.[2] Televidaktorece li spekteblis ĉe Ein Scheusal zum Verlieben kaj Der Bestseller kun Ottfried Fischer[3]; scenarojn li verkis por epizodoj de Der Bergdoktor aŭ Für alle Fälle Stefanie.
En niaj tagoj li ade trejnas politikistojn, ekonomiistojn kaj aktorojn estante mem oratoro pri siaj laboroj.[4] Inter liaj disĉiploj nombriĝas i.a. la televidmoderigistinoj Andrea Kaiser kaj Alexandra Polzin, la aktoroj Branco Vukovic kaj Agnes Zimmermann, la ĵurnalisto Stefan Gödde kaj la magiisto Thorsten Havener[5].
Lia manlibro Schwierige Gespräche – live deklariĝis en la jaro 2006-a semajna furoraĵo fare de la gazeto "Hamburger Abendblatt".[6] Por la revuo "Stern" li analizis inter 2006 kaj 2009 diversajn novajn televidaĵojn kaj iliajn prezentantojn.[7]
Rossié faras fakprelegojn ankaŭ en la angla lingvo, ekz. ĉe TEDx.[8]
Verkoj (elekto)
Schwierige Gespräche mit Kollegen und Chefs, Haufe Verlag, Berlin, 2005 ISBN 978-3448068849
Schwierige Gespräche (sonlibro), Haufe Verlag, Berlin 2006, ISBN 978-3448073010
Ruhe Bitte! Wir proben!: Kleines Handbuch für Regieassistenten, Alexander Verlag, Berlin 2010, ISBN 978-3895812194
(kun Elisabeth Ramelsberger) Medientraining kompakt: 150 konkrete Tipps für den Umgang mit Journalisten von Presse, Nachrichtenagenturen, Hörfunk und Fernsehen, Gabal Verlag, Offenbach 2011, ISBN 978-3869362434
Frei sprechen: in Radio, Fernsehen und vor Publikum Ein Training für Moderatoren und Redner (Journalistische Praxis), sesa eldono, Springer VS Verlag, Wiesbaden 2013, ISBN 978-3658017545
Sprechertraining: Texte präsentieren in Radio, Fernsehen und vor Publikum (Journalistische Praxis), oka eldono, Springer VS Verlag, Wiesbaden 2013, ISBN 978-3658018900
(kun Christine Scharlau) Gesprächstechniken, dua eldono, Haufe Gruppe, Freiburg 2014, ISBN 978-3-648-05237-2
Wie fange ich meine Rede an? 100 Ideen für 1000 eigene Anfänge, C.H.Beck Verlag, München 2016, ISBN 978-3406699443
Jetzt wird nicht lange diskutiert!: Besser, schneller und effizienter in Gruppengesprächen, C.H.Beck Verlag, München, 2018 ISBN 978-3406699443
Pointen richtig gesetzt. So werden Sie witzig., C.H.Beck Verlag, München 2019, ISBN 978-3-406-73365-9
Am Rosenmontag stirbt man nicht. Niederrheinkrimis., Kater-Literaturverlag, Viersen 2019, ISBN 978-3-944514-19-2
Artikoloj (elekto)
Frei sprechen. Ĉe: Fernsehjournalismus; eldonis Gerhard Schult, Axel Buchholz, Econ Verlag, Berlin 2006
Den eigenen Beitrag lesen. Ĉe: Fernsehjournalismus; eldonis Gerhard Schult, Axel Buchholz, Econ Verlag, Berlin 2006
Tod durch Powerpoint. Ĉe: Erfolg-Reich-Sein in der Zukunft, 2010
Moderieren im Fernsehen. Ĉe: Leitfaden für lokale Fernsehmacher; eldonis Bayrische Landeszentrale für neue Medien (BLM), Nomos Verlag, Baden-Baden 2011
Und Auftritt!. Ĉe: Die Bildungslücke; eldonis Thilo Baum und Martin Laschkolnig, Börsenmedien AG, Kulmbach 2012