Mezuriloj estas iloj por doni ciferecan valoron al fizikaj grandoj. Ili realigas tion per komparo de la mezurenda grando kun taŭga mezurunuo. Sciencistoj, inĝenieroj kaj aliaj homoj uzas vastan vicon da mezuriloj por realigi siajn mezuradojn. La mezuriloj povas esti simplaj objektoj kiel ekzemple liniilo aŭ komplikaj aparatoj ekzemple eĥosondilo.
Atomhorloĝoj estas uzataj de sciencistoj por tre preciza tempomezurado.
Longo
Longomezuriloj necesas por mezuri distancon inter du punktoj de spaco. Laŭprincipe oni diferencas inter la longomezuriloj, kie la mezuro estas akirata helpe de la distanco inter du linioj (ekzemple liniilo), kaj la mezuriloj kie la mezuro akireblas helpe de la distanco inter du facoj (ekzemple arĥiva metro).
La maso estas mezurata helpe de pesiloj. Ili povas determini la mason de korpoj per komparo kun kalibritaj peziloj aŭ per mezuro de la gravita forto kiu efikas al ĉiu maso sur la Tero.
Vektopesilo mezuras la mason de korpo per komparo kun la maso de kalibritaj peziloj.
Temperaturmezuriloj estas nomataj termometroj. Ili ne vere mezuras temperaturon, sed iun econ de korpo aŭ iun efikon, kiu ŝanĝiĝas depende de la temperaturo.
Por mezuri tiujn elektrajn grandojn oni ofte uzas tiel nomatajn plurmezurilojn, kiuj povas esti analogaj aŭ ciferecaj. Ili funkcias kaj kiel tensiomezurilo (voltmetro), kaj kiel kurentmezurilo (ampermetro). Kutime oni povas uzi ilin ankaŭ por mezuri rezistancon, sed por ĉilasta tasko ekzistas ankaŭ konvenaj omometroj.