La Meksika paruo aŭ Sklatera paruo (Poecile sclateri, iam Parus sclateri) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ofte ĝi estas ankoraŭ lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile taŭgas pri la rilatoj inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union konsideras Poecile kiel distinga genro de longete.
Plenkreskulo estas 12.5–13.5 cm longa kun enverguro de 18–21 cm kaj pezo de 7.5–11 g. Ambaŭ seksoj havas nigran kronon, blankajn vangojn kaj mallongan nigran bekon. La dorso kaj flankoj estas grizaj kaj ili havas palgrizajn subajn partojn. Simila laŭ aspekto al la Nigrakrona paruo kaj al la Montoparuo, la Meksika paruo povas esti distingita pro sia pli longa nigra gorĝo, kiu etendas el mentono suben ĝis la supra brusto. Blankeca strio sub la gorĝo etendas suben laŭ la centro de la ventro.
Tiu nearktisa birdo estas disvastigata kiel konstanta loĝanto de arbaraj altaj teroj en okcidenta, centra kaj nordorienta Meksiko, kie ĝia teritorio etendas norden al malproksima sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko. Kvankam precipe nemigrantaj, Meksikaj paruoj foje flugas al pli malaltaj teroj dum malvarmaj vintroj.
La kanto de la Meksika paruo estas distinga el tiuj de aliaj apruoj; ĝi estas komplika akra fajfo kia ĉisĉu-guA kaj forta ĉiilii. Ili flugas laŭ paroj aŭ etaj grupoj, kaj povas kuniĝi al multaspecia manĝantaro.
La neston konstruas la ino en fendo aŭ arbokavaĵo ĝis 18 m supergrunde, kaj konsistas el herberoj, musko, arboŝeleroj ktp, kaj estas kovrita de animala ledo. Ŝi demetas 5 al 8 blankajn ovojn kun ruĝecbrunaj punktoj. Ties reproduktan biologion oni ne bone konas, sed oni supozas ke ovojn kovas dum 11–14 tagoj la ino kaj ke la idoj elnestiĝas post 18–21 tagoj.
Subspecioj
Tiu-ĉi specio havas kvar subspeciojn:
- Poecile sclateri eidos - James Lee Peters, 1927, trovita en kverkaj kaj pinarbaroj en suda Arizono kaj Nov-Meksiko, kaj nordokcidenta Meksiko
- Poecile sclateri garzai - Alan Robert Phillips, 1986, trovita en Coavilla kaj Nuevo Leon
- Poecile sclateri rayi - Alden Holmes Miller kaj Tracy Irwin Storer, 1950, trovita de Jalisco ĝis Oaxaca
- Poecile sclateri sclateri - Otto Kleinschmidt, 1897, trovita de Sinaloa ĝis Veracruz
Referencoj
- Alsop, F. J., III (2001). Smithsonian Birds of North America, Western Region. DK Publishing, Inc., New York City. ISBN 0-7894-7157-4
- BirdLife International (2004). Parus sclateri. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
- Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
Eksteraj ligiloj