Meksik-usonanoj estas usonanoj de meksika praularo. Meksik-usonanoj estas pli da 12.5% de la populacio de Usono: 30.7 milionoj de usonanoj listigis sian praularon kiel meksika en 2006, kio estus 64% de ĉiuj hispandevenaj kaj latindevenaj en Usono.[1] Usono estas hejmo de la dua plej granda meksika komunumo en la mondo, dua nur post tiu de Meksiko mem.[2] Plejparto de Meksik-usonanoj estas descendantoj de kaj Indiĝenaj popoloj de Meksiko kaj de eŭropanoj,[3][4] ĉefe Hispanoj. Koncentroj de setlejoj de Meksik-usonanoj estas en kaj metropolitaj kaj ruraj areoj tra Usono.
Komunumoj de Meksik-usonanoj
Estas grandaj populacioj de Meksik-usonanoj, pro grando aŭ porcentaĵo, en urboj kiaj:
- Los-Anĝeleso - hejmo de ĉirkaŭ 1 miliono de Meksik-usonanoj, aliaj 2 milionoj tra Kantono Los-Anĝeleso, kaj totalo de 6 milionoj en la kvinkantona Granda Areo de Los-Anĝeleso. Ĝi estas la plej grande loĝata de Meksik-usonanoj urbo en Usono.
- Ĉikago - 1.6 milionoj de meksika praularo en ĉikaga metropolita areo kaj la dua plej granda meksika komunumo en Usono.
- Houston - tria plej granda meksika komunumo en Usono.
- San Antonio - ĉirkaŭ duono de la urba populacio.
- San Diego - iom pli da unu kvarono de la urba populacio estas hispana, ĉefe de Meksik-usonanoj; tamen, tiu porcentaĵo estas la plej malalta inter gravaj landlimaj urboj.
- El Paso (Teksaso) - la plej granda komunumo de Meksik-usonanoj ĉe la landlimo kun Meksikio.
Vidu ankaŭ
Notoj