Mehdi Benchelah estas ĵurnalisto kaj verkisto de franca kaj alĝeria nacieco, naskiĝinta en Parizo en 1969, de alĝeria patro, advokato kaj de franca patrino, profesoro de Literaturo.
Biografio
Post jura studado, li iĝis ĵurnalisto en Sudameriko kaj en Balkanoj. Poste, li laboris en Okcidenta Saharo, en Alĝerio kaj en Irako.
De 1998 ĝis 2000, li estis korespondanto de la semajngazeto Le Point kaj de la franca internacia radio RFI en la Gaza Sektoro.
Bibliografio
- Le Pèlerin de Jérusalem, Jean-Claude Lattès, 2000, kun Jean Lescuyer (ISBN 2709621460)
- Journal d'Algérie, 1991-2001, 2003, kun Michael von Graffenried kaj Albertine Bourget (ISBN 2746703858)
- Les Flamboyants de Gaza, Le Cherche midi, 2004 (ISBN 2749102367)
- Bassora Express, Le Cherche midi, 2006 (ISBN 2749107059)