Maxilly-sur-Léman estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 508 loĝantoj.
Ĝi situas sur la suda bordo de Lago Lemano, ĉirkaŭ 13 km oriente de Thonon-les-Bains kaj ĉ. 13 km okcidente de Saint-Gingolph kaj la svisa landlimo.
La komunumo entenas la vilaĝojn Petite Rive, Torrent kaj Montigny. Trafluas ĝin Ruisseau de Montigny kaj Ruisseau de Coppy.
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Neuvecelle; sude: Saint-Paul-en-Chablais; kaj oriente: Lugrin.
Monumento
La kastelo, de la 13-a jarcento, ruina, estis tute riparita en 1880. Ĝi ne estas vizitebla.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ