Max SCHELER (naskiĝinta en 22-a de aŭgusto 1874, mortinta en 19-a de majo 1928) estis germana filozofo kaj fenomenologo.
Depost kiam li konatiĝis kun Edmund Husserl (1908), li komencis filozofi per metodoj de li. Li fondis kun li jarlibron kaj komencis diskuti pri fenomenoj kiel pri prezentoj de veraj estoj. Tial lia filozofio ŝanĝis fenomenologion kiel nova formo de tiu filozofio kaj sociologio de sciaro. Laŭ li la objektivaj valoroj estas la valoroj de reala mondo. Ili povas esti eĉ intuiciaj kaj emociaj. Laŭ Scheler ekzistas ankaŭ la hierarkio de valoroj, kie estas la valoroj superaj (religiaj) kaj ceteraj. Pri tiu filozofio oni opinias, ke ĝi estas kristana. Plej gravaj filozofoj sin apogintaj sur li estis Karol Wojtyła, Dietrich von Hildebrand kaj Károly Mannheim.