Maurice Jules Gustave MERGER (naskiĝis la 1-an de decembro 1924 en Biernes - pereis la 14-an de decembro 1993 en hungaria aŭto-akcidento) estis franca esperantisto.
E-isto de 30 jaroj, li estis tre aktiva membro de Mondpaca Esperanto-Movado kaj de la franca E-ista Federacio de Laboro, ofta artikolanto en Le Travailleur Espérantiste de ĉi lasta.