Maurice Barrès [baʁɛs][1] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1862[2] en Charmes (Vosges), mortis la 4-a de decembro 1923[3] en Neuilly-sur-Seine (Seine)) estis verkisto kaj franca politikisto kaj gravulo de la franca naciismo.
La unua akso de lia penso estas «la kulto de la Mi» : Barrès asertas, ke onia unua devo estas defendo de onia mi kontraŭ barbaroj, tio estas kontraŭ ĉio kio riskas moligi la floradon de onia propra senteco.
Le dua akso estas resumita de la esprimo La terre et les morts (la tero kaj la mortintoj), kiu profondiĝas en la tri volumojn de la Roman de l'énergie nationale (Romano de la nacia energio): Les Déracinés (La senradikiĝintaj, 1897), L'Appel au soldat (Alvoko al soldatoj, 1900) kaj Leurs Figures (Iliaj figuroj, 1902), kiuj estas atestiloj de la evoluo de Maurice Barrès al la respublika naciismo kaj al la tradiciismo, la ligo al la radikoj, al la familio, al la armeo kaj al la naskiĝtero.
Li estis unu de la ĉefaj pensuloj de la naciista dekstrularo franca dum la Intermilita periodo.
La 25an de januaro 1906 li estis elektita membro de Franca Akademio.
Notoj