Mateo la 1-a VISCONTI (naskiĝis en Invorio, en la 15-a de aŭgusto 1250 - mortis en Crescenzago, en la 24-a de junio 1322) estis Kapitano de la Popolo de Milano. Kromnomita Mateo la Granda, li estis filo de Teobaldo Visconti (1225–1275)[1] - kiu estis pranevo de la ĉefepiskopo de Milano, Ottone Visconti - kaj Anastasia Pirovano, nevino de la kardinalo Uberto Pirovano, episkopo de Milano.
Biografio
Mateo estis militisto kaj fidela servisto de sia praonklo Ottone, en liaj bataloj por la konkero de la povo sur Milano. En 1287, lia praonklo nomumis lin "kapitano de la popolo" de Milano. Rudolfo la 1-a el Germanio, Adolfo de Nasaŭ (1255-1298)[2], reĝo de Germanio (1292-1298), Alberto la 1-a el Germanio kaj Henriko la 7-a el Germanio, ĉiuj ili indikis Mateon kiel imperia vikario sur la tuta Lombardio, ofico kiun li konservis ĝis siaj lastaj tagoj. Lia influsfero etendiĝis el Piemonto, Emilio-Romanjo, Bolonjo ĝis Ĝenovo.
En aŭgusto 1269 li edziĝis al Bonacosa Borri (1254-1321)[3], filino de la kapitano Squarcino Borri (1230-1277)[4], kiu donis al li dek gefilojn. En decembro 1287, kiam lia praonklo lin nomumis Kapitano de la Popolo, Mateo estis 37-jara. En tiu sama jaro, li intervenis kiel arbitracianto inter kamunaj ribeluloj estritaj de la familio Federici[5] kaj la komunumo de Brescia de la episkopo Berardo Maggi[6]. Post du jaroj li konfirmiĝis kiel Kapitano de la Popolo. Rodolfo la 1-a lin nomumis en majo 1288 kiel ĝenerala vikario nome de Lombardio.
Vidu ankaŭ
Literaturo
Referencoj