|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
|
Marta estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la provinco Viterbo, konkrete situiĝas borde de la Lago Bolsena kaj de la samnoma rivero Marta, kiu forfluigas la akvon de la lago al la Tirena Maro, parto de la Mediteraneo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 3 238 loĝantoj sur areo de 33,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Marta de Betania, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Montefiascone, Tuscania, Viterbo kaj Capodimonte.
Eksteraj ligiloj