La ludanto manovras aŭtomobilon por kolekti kvar trezorojn — unu en ĉiu angulo de la ekrano — evitante komputil-kontrolitajn "Mars Cars"[2] (kiuj pli similas al eksterteranoj ol al veturiloj). Se la ludanto estas tuŝita de marsa malamiko, tio rezultigas perdon de vivo. La aŭto de la ludanto rajtas veturi tra kaj forigi la barilojn, kiuj formas la labirinton, sed malamikoj ne povas fari tion. Kiam ĉiuj trezoroj estas kolektitaj, la ludanto povas komenci la sekvan nivelon veturante en la teletransportan areon ĉe la dekstra flanko de la ekrano. Ekzistas dek ses niveloj entute[2] kaj kvar malsamaj tipoj de malamikaj marsanoj : Clutz, Fire Bug, Hatcher kaj Kamikaze.
La interna kovrilo de la ludo ankaŭ estis du-paĝa manlibro. Tiu ĉi enhavis mallongan klarigon pri la temoj de la ludo, ĝiaj ideoj, kaj kiel ĝi estu ludata, verkitan de David Husch mem.[3]