La plena nomo de la eklezio estas "La sola ortodoksa katolika-ĥaldea maronita eklezio de la melkitoj"; ĝia estro nomiĝas "maronita patriarko de Antioĥio kaj la tuta oriento".
La maronitoj estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj religiaj kunularoj de Libano; ilia eklezia lingvo estas la orient-siria, ilia ĉiutaga lingvo la araba. La nomo devenas de la laŭdira fondinto, sankta Marono, siria monaĥo, kiu vivis ĉirkaŭ 400.