Marian LUPU (naskiĝis la 20-an de junio 1966 (nun 1966-06-20) en Bălţi, Moldavio, do nun 58-jara) estas moldavia politikisto. Ekde la jaro 2009 li gvidas la nacian socialdemokratian partion Demokratia Partio de Moldavio. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 lia partio atingis 12,7 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la tria plej forta politika partio de la lando.