Marakeŝo (Marrakech aŭ Marrakesh, مراكش arabe, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ Murakush) estas ĉefa urbo kaj tre grava turista centro en la sudorienta Maroko, proksime al la Atlasa Montaro.
La urbo havas oficiale 450.000 loĝantojn, kvankam probable tie loĝas pli ol miliono.
Marakeŝo estis fondita de Jusuf ibn Taŝfin, de la almoravida dinastio, en 1062. En la 12-a jarcento moskeo Kutubia konstruiĝis. Ĝi estis dum multaj jaroj la ĉefurbo de Maroko, kaj fakte donis sian nomon al la lando.
La urbo havas universitaton kaj plurajn kongrescentrojn. Turismo estas la ĉefa aktivaĵo.
Historio
La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo mem) okazis en la 8-a de septembro2023.[1] La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro. Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj eĉ en Marakeŝo mem.
Trafiko
Tie renkontiĝas ĉefvojoj el diversaj direktoj. Apud la urbo flughaveno funkcias.