Mangrova aramido

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mangrova aramido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Aramidoj Aramides
Pucheran, 1845
Specio: Mangrova aramido

A. mangle

Aramides mangle
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mangrova aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides mangle, sed ankaŭ nomita Mangleja aramido, Malgranda arbarralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas specio endemia de Brazilo kaj precize de ĉemarbordaj regionoj.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

Tiu aramido estas monotipa.[1]

Priskribo

Tiu malgranda arbarralo estas 27 ĝis 29 cm longa; unu ino pezis 164 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de genro Aramides. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas fortan verdecan bekon kun ruĝa koloro ĉe la bazo de la maksilo kaj tre ruĝaj irisoj, kruroj kaj piedoj. Plenkreskuloj havas grizajn kapon, kolon kaj supran dorson, kaj la cetero de la dorso kaj iliaj flugiloj estas olivbrunecaj ĝis verdete olivecaj. Iliaj pugo, vosto kaj subvostaj kovriloj estas nigraj. Ilia gorĝo estas blanka kaj iliaj brusto kaj ventro tre ruĝecbrunaj.[3]

Distribuado kaj habitato

La Mangrova aramido troviĝas en Brazilo el nordorienta Parao suden laŭlonge de la atlantika marbordo ĝis la sunŝtato Sanpaŭlio kaj iom interne en la nordoriento.[3] Ĝi estis dokumentita ankaŭ kiel vaganta en Franca Gujano.[4] La specio vivas ĉefe ĉe marbordaj marĉoj kaj lagunoj kiel ĉe mangrovarbaroj. Interne ĝi troviĝas en caatinga, pli seka arealo.[3][5]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. 3,0 3,1 3,2 Taylor, B., A. Bonan, P. F. D. Boesman, kaj E. de Juana (2020). Little Wood-Rail (Aramides mangle), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 14an de Oktobro, 2022
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, and K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
  5. (2010) “Little Wood Rail Aramides mangle in the Caatinga: vocalizations and habitat”, Cotinga 32, p. 137–141. 

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!