La malagasa lingvo estas parolata en Madagaskaro, kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.
Ekde la jaro 1823 la lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto. Ĝis tiu tempo por nemultaj magiaj kaj astrologiaj skribaĵoj estis uzata la araba skribo. La moderna ortografio sin bazas ĉefe sur la fonologiaj principoj kun negravaj esceptoj (litero i fine de vortoj estas skribata ĉiam kiel y kaj la litero o estas legata kiel [u]).
En la alfabeto estas 21 literoj: a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, v, y, z. Ekzistas ankaŭ neoficiala uzado de diakritiko.
La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en Esperanto). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple fanorona estas do prononcata "fanurn".
La malagasa lingvo en Rusio
Laŭ la tutrusia popolnombrado de 2010 en Rusio estas 26 homoj konantaj la malagasan lingvon[1].
Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro "Мадагаскар и Я" en Moskvo kelkaj ekinteresiĝis pri la malagasa lingvo post la Moskva Festivalo la de Junularo kaj Studentaro okazinta en 1957 kaj vizitita ankaŭ de malagasoj prezentintaj sian lingvon kaj kulturon. Dum iom da tempo en Moskvo estis radio-programo en la malagasa lingvo. Ekde 1961 en la Instituto de Afriko (en Moskvo, tiam Sovetunio) Kartaŝova mem studis la lingvon. Ekde 1974 ŝi instruis la lingvon por studentoj de la Instituto de Azio kaj Afriko (ĉe la Moskva Ŝtata Universitato), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn ; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde la 1990-aj jaroj regula studado de la malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.