Majtrejo (sanskriteमैत्रेय, Maitreya; palieमेत्तेय्य, Metteyya; ĉine弥勒佛, Mílèfó; japane未来仏, Miroku) estas bodisatvo, kiun oni kredas estos la estonte venonta budho de nia mondo. En budhisma literaturo, kiel en la Amitaba sutro kaj en la Lotusa sutro, oni nomas lin Ajita.
Laŭ budhisma tradicio, Majtrejo estas la bodisatvo, kiu aperos en la Tero en la estonteco, atingos kompletan vekiĝon kaj instruos la puran darmon. Laŭ la tekstoj, Majtrejo estos la postanto de la nuna budho, la budho Gotamo, ankaŭ konata kiel budho Ŝakjamunio.[2][3] La profetaĵo pri la alveno de Majtrejo parolas pri tempo en la estonteco, kiam la darmo estos forgesita de la plimulto en la tera mondo.
En Teravado, li estas la nura bodisatvo menciita per sia nomo, kaj precipe en la pli malfruaj partoj de la tradicio; en Mahajano, Majtrejo fariĝis unu el multaj aliaj bodisatvoj.
↑Horner (1975), The minor anthologies of the Pali canon, p. 97. Regarding Metteyya, Bv XXVII, 19: "I [Gautama Buddha] at the present time am the Self-Awakened One, and there will be Metteyya...."