Mahonia ×media estas kreskanta ĝis 4 m alta ĉiamverdaarbusto kun fortaj kaj malmultaj branĉoj. La folioj longas ĝis 60 cm kaj konsistas el 17 ĝis 21 pinataj folietoj. Ili estas ovoformaj, la malsupra surfaco estas flave verda.
Uzado kaj bredoformoj
Mahonia ×media estas malofte plantita kiel ornamarbusto en ĝardernoj kaj parkoj. Ekzistas diversaj kultivaroj:
'Arthur Menzies'
'Buckland' kun pendantaj branĉoj
'Charity' kun helflavaj folioj.
'Lionel Fortescue'
'Winter Sun' estas kultivaro, kiu kreskas malalten. Ĉi floras pli malfrue ol 'Charity'.
Literaturo
Roloff, Andreas, A. Bärtels: Flora der Gehölze. 2a eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). , 2006.ISBN=3-8001-4832-3.
Zander, Robert: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.
Brickell, Christopher: The Royal Horticultural Society (Eld.): Die große Pflanzenenzyklopädie. A bis Z. Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0657-1.