Magda Radnót, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnót Magda estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).
Magda Radnót [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1911 en Hungara reĝlando en Vicsápapáti (nuntempa Výčapy-Opatovce en Slovakio). Ŝi mortis la 3-an de februaro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
Magda Radnót frekventis universitaton en Budapeŝto, kie ŝi ricevis diplomon en 1935. Ŝi eklaboris komence en instituto, poste en hospitalo. En 1939 ŝi atingis la rangon ĉefkuracisto, en 1946 privata profesoro. Ekde 1950 ŝi laboris 2 jarojn en Szeged. Ŝi okupiĝis pri okulaj malsanoj. Ŝi estis ĉefredaktoro de periodaĵo Szemészet. Ŝi ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.
Verkaro (elekto)
- Szemészeti pathológia (1951)
- Neuroendokrine Beziehungen zur Opthalmolog (1961)
- A szemészet alapvonásai (1978, 1984) - studenta lernolibro (kune kun aliaj)
Fontoj