Pri la aliaj signifoj de "M102" vidu artikolon M kun nombro.
M102 estas la kodo de ia kosma objekto notita en la Messier-katalogo sed neniam certe identigita.
Tiu "nebula objekto" estis observita de Pierre Méchain en 1781, kaj Charles Messier enskribis ĝin en sia katalogo sen observi ĝin li meme,
kun la jena teksto
102. Nebulozo inter la steloj ο de la Bovisto kaj ι de la Drako:
« Ĝi estas tre malbrila; apud ĝi estas stelo de sesa magnitudo. »
(Messier, dans la Connaissance des Temps pour 1784, P.267).
Sed nenia objekto estas videbla en ĉi-tiu loko.
Oni hipotezas, ke M102 estus:
la galaksioM101; kiun Pierre Méchain erare observis dufoje
la galaksio NGC 5866, kiu situas inter la steloj θ de la Bovisto kaj ι de la Drako, kaj ke preseraro transformis θ al ο sur la stelmapo uzata de Pierre Méchain.