En la 18-a jarcento la luterana malnova preĝejo iĝis strikta por la luteranoj, tial ili decidis konstrui pli grandan, dume lasi ankaŭ la malnovan preĝejon. La nova preĝejo konstruiĝis longe en la frua 19-a jarcenton. La turo pretiĝis en 1819. La altaro estis farita en Pest (urbo). La orgeno alvenis en 1822, oni renovigis ĝin en 1902 kaj 2000. Lastfoja plena renovigo okazis en 1978. En 2000 ŝtelistoj forprenis la raran ĉefaltaran bildon. En 2007 la altaro ricevis pli novan bildon.
Konstruaĵo
La preĝejego situas sola, tamen tre proksime troviĝas la alia luterana preĝejo. La fasado estas impona havanta 3 enirejojn. Pli supre estas surskribo latine:„GLORIA SIT COELI DOMINO SIT GRATIA TERRIS. HEVS, ORATE PII, PAEANAQVE PSALLITE GENTES” (1820). La plej supre la turo altiĝas, sur la pinto estas stelo. Interne duetaĝa galerio ĉirkaŭas la navon. La predikejo estas 15 metrojn alta. La altara bildo prezentas Kriston sur la kruco. Super la altara tablo estas reliefo pri la Lasta vespermanĝo.