Longe la hungaroj havis komunan luteranan preĝejon kun la germanoj en la urbo. La aparta hungara preĝejo estas uzata ekde 1783, kiel la unusola hungara luterana preĝejo de la urbo. En 1886 oni dekretis en tiu preĝejo fondon de hungara luterana diocezo. Inter 1932-1948 la preĝejo disponis pri hungarlingva lernejo. Inter 1992-1998 oni konstruis kvaretaĝan domon por eklezia centro kie ofte okazas diversaj ekleziaj aranĝaĵoj.
Konstruaĵo
La simpla preĝejo havas 1 navon kaj 1 turon. Apud la preĝejo tombejo de luteranaj hungaroj situas.