Estante filino de la ledaĵfabrikisto ŝi frekventis privatan lernejon; poste ŝi helpis la patrinon dommastrumade. Dum kelkaj jaroj ŝi ankaŭ dommastrinis por du liaj fratoj. En 1845 ŝi iris al Keilhau (Rudolstadt) por trejniĝi profesie kiel infanĝardenistino ĉe Allgemeine deutsche Erziehungsanstalt. Poste estis ŝi privata vartistino ĉe la nobela familio de Cossel en Rendsburg tätig, sed ne longe. Ĉar ŝi preferis transloĝiĝi al Bad Liebenstein, al Fröbel kiu en proksima Kasteleto Marienthal malfermis edukadan kaj klerigan instituton. Fröbel dungis ŝin kiel estrinon.
En junio 1851 edzigis ŝi Fröbel kiu jaron poste forpasis. La vidvino do transloĝiĝis en 1854 Hamburgon kie ŝi fondis en 1860 la unuan privatan infanĝardenon de Hamburgo instruante junajn knabinojn kaj virinojn laŭ pedagogia modelo de Fröbel. Ŝi prizorgis la postlasitaĵojn edzajn kaj la publikigon de liaj leteroj. Danke al ŝia fekunda leterinterŝanĝo (ĝis Usono kaj Ruslando) ŝi ankaŭ internacie fruktodone agadis por establo de moderna infanvartado[1]. En decembro 1884 ŝi iniciatis estigi infanĝardenon en la hamburga kvartalo St. Georg por infanoj el tre malriĉaj familioj. En 1891 oni nomumis ŝin honora membro de Germana Fröbel-Ligo.
Mortinte en privata sanatorio Eichelhain en Hamburg-Eimsbüttel. Entombigis ŝin flanke de ŝia edzo sur la monta tombejo de Schweina. Tie eta memortabulo informas pri ŝia graveco.
Literaturo
Kurt Schroecke: Louise Fröbel. Fröbels zweite Gattin. Blankenburg 1912
Manfred Berger: Frauen in der Geschichte des Kindergartens. Ein Handbuch. Frankfurt/Main 1995, p. 40–44
Manfred Berger: „Er stand hoch über allen anderen...“ Vor 100 Jahren starb Louise Fröbel, ĉe: Theorie und Praxis der Sozialpädagogik 2000/H. 1, p. 52–53
Walter Thorun: Louise Fröbel-Levin in Hamburg. Ĉe: W. Thorun (eld.): Die Fröbelbewegung in Hamburg, Kankelau 1997, p. 82–85
Maritta Delon: Friedrich Fröbels Ehefrauen und ihr Einfluss auf das Wirken und Werk des Pädagogen. München 2007 (nepresita magistriĝfaklaboraĵo)