Lucio Afranio (latine: Lucius Afranius; naskiĝinta ĉirkaŭ 150 a.K.) estis romia komedikreanto. Laŭ Kvintiliano estis li la plej grava reprezentanto de la Togata-komedio, do teatraĵoj pasantaj intence antaŭ ne-greka, romia kulisaro.
Graveco
De lia verkaro konatas ĉ. 200 fragmentoj kaj 43 titoloj. Li imitis Menandron kaj Terencion enmetante proprajn kanto-erojn cantica. La intrigoj ludas ene de la plebo de Romo kaj de aliaj italiaj urboj. Kontraŭe al aliaj Togata-verkistoj (Titinius kaj Titus Quinctius Atta) li preferis pli intelektohavajn temojn kun la ĉi-rilata necesa lingvostilo.
Jam en la 1-a jarcento a.K. liaj verkoj malofte enscenigitis. Dum la regado de imperiestro Hadriano, kiam aperis intereso pri fruaj fazoj de latinlingva literaturo kaj malnovaj vortoj (arkaismo), verkitis komento pri la aĵoj de Afranio. Bedaŭrinde ankaŭ ĝi perdiĝis.
Eldonoj
- Otto Ribbeck (eld.): Comicorum Romanorum praeter Plautum et Terentium Fragmenta (=Scaenicae Romanorum Poesis Fragmenta, 2). Dua eldono. Teubner, Leipzig 1873, p. 164–222 (Represo. Olms, Hildesheim 1962 (ĉi tie interrete)
Literaturo
- Ekkehard Stärk: L. Afranius. Ĉe: Werner Suerbaum (eld.): Die archaische Literatur. Von den Anfängen bis Sullas Tod (= Handbuch der lateinischen Literatur der Antike, 1). C. H. Beck, München 2002, ISBN 3-406-48134-5, p. 263-264
- Karl-Ludwig Elvers: Afranius. Ĉe: Der Neue Pauly (DNP). Volumo 1, Metzler, Stuttgart 1996, ISBN 3-476-01471-1, kolumno 214.