Li estis la filo de Lucas Cranach la Maljuna kaj ankaŭ disĉiplo de li. Li kunverkis en multaj verkoj de la patro. En Vajmaro (Herder-preĝejo), Dresdeno, Lepsiko i.a. videblas verkoj de li faritaj laŭ la patra stilo. Tamen ili suferas je pli granda malperfekteco kaj tro peza kolordonado.
En 1549 li iĝis konsiliano, en 1555 ĉefadministranto pri financoj kaj en 1565 urbestro en Wittenberg. Poste li setlis en Vajmaro loĝante en la Cranach-domo.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 332-333 (interrete tie ĉi)