Li estis filo de la brigadgeneralo kaj regento de Brazila Imperio, Francisko de Lima kaj Silva (1785-1853)[1], kaj lia patrino nomiĝis Mariana Kandida de Olivejra Belo, do, li estis devenanta de familio kun militisma tradicio. Kiam li estis 5-jara li eniris la armeon de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, en 1818 li enmatrikuliĝis en la Militisma Akademio kaj en 1822 li fariĝis oficiro pri la imperia gvardio de Petro la 1-a.
Lima e Silva havis sian fajrobaptismon en la jaro 1823, tiam kiam li finigis ribelon kontraŭ la brazila sendependeco en la ŝtato Bahio; post la starigo de la Cisplatina Milito (1825-1828)[2] inter Brazilo kaj Argentino, li igis sin noti kiel juna oficiro pro siaj kuraĝo kaj komandokapablo. La titolo kiel Barono de Kaŝias estis al li asignita post kiam li subpremis la ribelon konata tra la historio per la nomo Balaiada[3] en la ŝtato Maranhão.
La militismaj sukcesoj kondukis lin al nomiĝo de la prezidanteco de la ŝtato Suda Rio-Grando, skuita de la civila milito ekde 1835. Luís Alves de Lima e Silva sukcesis pacigi la landon kaj samtempe gajnis la respekton de la malamikaj malvenkitaj komandantoj kaj tiele li sukcesis deklari la finon de la malamikaĵoj en 1845. Elektite ĉefkomandanto de la armeo, li estris militismajn ekspediciojn en 1851 en la Urugvajo kaj en Argentino en 1852, gajnante per tio la titolon de Markizo de Kaŝias.
En 1855 li fariĝis Ministro pri la Milito, al kies ofico li aldonis en la venonta jaro tion je Prezidanto pri la Konsilio de la Ministroj, ofico kiun li okupis ĝis 1857, tiam kiam li denove enoficiĝis kiel ĉefministro inter 1861 kaj 1862.
La eksplodo je la Milito de la Triobla Alianco, en 1864, trovis lin ankoraŭ kiel komandanto de la brazilaj fortoj. Li formale cedis la komandon de la aliancita armeo al la argentina prezidento Bartolomé Mitre (1821-1906)[4], ĝis la malfeliĉega batalo de Kurupajti, kaj ĝin reprenis en la komenco de la jaro 1867, ĝis tiam kiam li detruis la malamikajn defendojn kaj ekokupis Asuncionon en januaro 1869. En la sama jaro oni donis al li la plej altan nobelan titolon neniam donitan dum la Brazila Imperio, tiu kiel Duko de Kaŝias.
Havinte venkita la militon, Luís Alves forlasis Paragvajon meze de la lastaj armitaj interfrapiĝoj kaj turnis sin al la politiko. Li estris novan kabineton inter 1875 kaj 1878 antaŭ ol finfine retiriĝi al la privata vivo. Li mortis en la bieno Sankta Moniko en urbo Desengano, hodiaŭe nomita Valença, en la 7-a de Majo1880. La tago de lia datreveno en Brazilo estas proklamita kiel La Tago de la Soldato, eke de 1953.
↑Cisplatina Milito (1825-1828), estis armita konflikto inter Brazilo kaj Argentino por disputi areon de la Orienta Bando, entenante la hodiaŭan Urugvajon kaj la okcidentan parton de la ŝtato Suda Rio-Grando, okazinta inter Brazilo kaj Argentino dum la jaroj 1820 kaj 1830. Tiu milito okazis ĉar post la sendependeco de Brazilo, la imperiestro Petro la 1-a konsideris la Provincon Cisplatinon parto de la Brazila Imperio.
↑Balajada estis popolkaraktera ribelo okazinta inter 1838 kaj 1841 en la tiama Provinco Maranjo, en Brazilo, kaj kiu post la provo invadi la ĉefurbon São Luís, ĝi dispeliĝis kaj etendiĝis al la najbara provinco Piauí. La kialo estis la disputo pri la kontrolo de loka povo. Pro sia efiko por la pacigado de la provinco, Lima e Silva ricevis la titolon kiel Barono de Kaŝias. La ribelo ricevis tiun nomon Balaiada, ĉar la konspirintoj estis frabrikantoj de balajo, kiu signifas vimenkorbo.