Louise BOURGOIN, naskiĝnome Ariane Bourgoin (naskiĝis la 28-an de novembro1981 en Vannes (Morbihan)), estas franca komediistino, manekeno kaj televida prezentistino.
Infanaĝo kaj studado
Louise Bourgoin, naskiĝinta de patro, profesoro pri filozofio kaj de patrino, psikiatra kuracistino, trapasis siajn gimnaziajn jarojn en Vannes.
Ŝiaj gepatroj revis, ke sia unusola filino havu stabilan laboron[1], Louise Bourgoin studis dum kvin jaroj en Belarta Lernejo de Rennes, por fariĝi profesoro pri plastikaj artoj. Samtempe, ŝi eklaboris en manekena medio, kaj pozis interalie por fotisto Ian Sanderson.
Televida kariero
Ĵus diplomita, en 2004, ŝi fariĝis unu el la prezentistinoj de elsendo Kawaï !, en kanalo Filles TV[2], sub sia antaŭnomo. Tiu elsendo enscenigis tribon da belaj prezentistinoj kun po aparta personeco. Ŝi verkis, apogis siajn rubrikojn kaj prezentis siajn ŝataĵojn en tiu magazino.
Du jarojn poste, ŝi mallonge trapasis al Direct 8.
Samtempe, kun prezentisto Marc Lacombe alinomita Marcus, ŝi preparis projekton de elsendo por Playstation TV. La kanalo neniam ekstartis, kaj la projekto ne estis elsendita.
Ekde 2006 post la someraj ferioj ĝis junio 2008, ŝi estis « Miss Vetero » en Le Grand Journal de Michel Denisot, elsendita ĉiuvespere en Canal+. Ŝi reprenis la stilon de « amuza kaj seksalloga » fraŭlino, propra al la kanalo kaj en la vico de Mademoiselle Agnès aŭ ĉefe Axelle Laffont, postsekvante al Sébastien Thoen kaj Oriane Bonduel. Por eviti nom-konfuzon kun Ariane Massenet, ŝi elektis nomi sin Salomé kaj post rifuzo de la kanalo, elektis la pseŭdonomon Louise Bourgoin, omaĝe al la laboro de plastikistino Louise Bourgeois[1]. Ekde septembro 2008, ŝi animis ĉiuvendrede rubrikon en Le Grand Journal titolitan Lu à la télé (legita en televido), kiu estis pseŭdo-literatura rubriko de ĉ. 4 minutoj kaj kiu komenciĝis per spektakla eniro, sekvata de rapida prezento de kelkaj libroj kaj kiu finiĝis per eta video en kiu ŝi parodiis personecon. Inter la famuloj troviĝis Arielle Dombasle, Roselyne Bachelot, Ségolène Royal, Carla Bruni kaj ankaŭ Jean Sarkozy.