Los Bravos (La Bravuloj) estis hispana grupo de rok-muziko aperinta en la 1960-aj jaroj. Temas pri unu el malmultaj bandoj de tiama hispana pop-rock kiuj havis internacian famon, danke ĉefe al sia granda sukceso Black Is Black (Nigra estas nigra, 1966).
La bonkvalita prononco en angla lingvo (rara tiam en Hispanio) de la karisma kantisto, la germano Michael Volker Kogel Sumaya (ekde sia separiĝo disde Los Bravos en 1969 konata kiel Mike Kennedy), estis unu de la ĉefaj bazoj per kiuj la grupo povis el turniĝi por «eksporti» siajn kantojn, same kiel lia sursceneja sinteno kaj pova voĉo, kiu al la usona publico similis al tiu de Gene Pitney, alia tiama rok-stelulo.
Kariero
Black Is Black estis internacia sukceso (2a rango de la vendolisto en la Unuiĝinta Reĝlando kaj 4a en Usono). Tiu kanto estis versiigita al la franca kaj ludita de Johnny Hallyday kun la nomo "Noir c´est noir". Alia internacia sukceso de la grupo estis "I Don't Care" (Mi ne zorgas, ĉefe en la Unuiĝinta Reĝlando, kun la 16a vico en la vendolisto). En 1967 ili partoprenis en la 21a Festivalo Sanremo kun itallingva kanto "Uno come noi", sed ili ne atingis finalon. Aliaj sukcesoj de la bando estis Bring a Little Lovin' (peco de la aŭstralianoj Easy Beats, kiu titoligis filmon rolulitan de la grupo nome ¡Dame un poco de amooor...! kaj lasta sukceso en Usono), "Los chicos con las chicas" (Junuloj kun junulinoj, "Down", en anglalingva versio, kiu titoligis filmon "Los chicos con las chicas" same rolulita de la grupo) kaj "La moto" (La motorciklo, "Baby Believe Me" en anglalingva versio).
En 1968 kaj 1969 okazis du bedaŭrindaĵoj por la grupo: nome la memmortigo de la grupano Manolo Fernández (speciale tragedia ĉar la ĉefa tialo estis la morto de lia koramikino dum aŭtakcidento de veturilo kun li mem ŝoforis) kaj la foriro el la grupo de Mike Kogel kiu entreprenis soloan karieron kun sia nova artista nomo: Mike Kennedy. Al tio sekvis diversaj dunganstataŭoj, disigoj kaj rekunigoj ĉefe por turneoj kaj diskoregistrigoj el 1975 ĝis 2002.
Membroj
La originaj membroj (inter 1965 kaj 1968) estis jenaj:
- Michael Volker Kogel Sumaya "Mike Kennedy": voĉo.
- Antonio "Tony" Martínez Salas: elektra gitaro.
- Manuel "Manolo" Fernández Aparicio: klavaroj.
- Miguel Vicens Danús: elektra basgitaro.
- Pablo Sanllehí Gómez: drumoj.
Poste, en diversaj formaĵoj, la grupo estis komponita de:
- Michael Volker Kogel Sumaya "Mike Kennedy" (1968-1969; 1975-1976; 1986-1987; 2000; 2003-2008; 2015)
- Antonio "Tony" Martínez Salas elektra gitaro. (1968-1976; 1986-1987)
- Miguel Vicens Danús: elektra basgitaro. (1968-1971; 1986-1987; 2000; 2003-2008; 2010; 2015; 2020)
- Pablo Sanllehí Gómez: drumoj (1968-1971; 2000; 2003-2008; 2010; 2020)
- Peter Solley: klavaroj (1968)
- Jesús Glück[1]: klavaroj (1968-1971)
- Robert 'Bob' Wright: voĉo (1969)
- Anthony 'Tony' Anderson: voĉo, harmoniko (1969-1971)
- Ari Leeonx: voĉo (1974-1975)
- José Romero: elektra gitaro (1975-1976)
- José Manuél Arria: elektra basgitaro (1975-1976)
- Ivan "El Gordo" Marcano: drumoj (1975-1976)
Diskaro
- Black Is Black (1966).
- Los chicos con las chicas (1967).
- Dame un poco de amor (1968).
- Ilustrísimos Bravos (1969).
- Los Bravos Forever. Veinte años de historia (1986).
Filmaro
- Los locos Bravos (Joaquín Parejo Díaz, 1966, kurto).
- Los chicos con las chicas (Javier Aguirre, 1967).
- ¡Dame un poco de amooor...! (José María Forqué kaj Francisco Macián, 1968).
- Los Bravos cantan.
- El irreal Madrid (Valerio Lazarov, TVE - 1969).
- Amor y simpatía (Luis Enrique Torán, 1969, kurto).
Notoj
Bibliografio
- Casas, Ángel: 45 revoluciones en España.
- Domínguez, Salvador (2002). Bienvenido Mr. Rock: los primeros grupos hispanos 1957-1975 (1a eldono). Madrid: Sociedad General de Autores y Editores. ISBN 8480484667. OCLC 433375742.
- Pardo, José Ramón: Historia del pop español, Rama Lama Music, Madrid, 2005.
Eksteraj ligiloj