Londonanidoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Londonanidoj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Donald W. Munns
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1946
Eldonejo The Esperanto Publishing Company Limited
vdr

Londonanidoj estas originala romano de Donald W. Munns, knaba aŭtoro (1930-1945) - unu jaron post lia subita morto eldonis ĝin en 1946, The Esperanto Publishing Company LTD. (Heronsgate, Rickmansworth, Anglujo).

En 1939 miloj da londonaj infanoj devis foriri en la kamparon, por tie transvivi la atakojn kontraŭ Londono. Inter ili estis ankaŭ la juna aŭtoro, kiu rakontas pri la vivo en la kamparo. Li verkis la rakonton rekte en Esperanto post 15 monatoj da lernado.

Ĉe sinjoro Salter, direkto de Gordona lernejo, sonoras telefono, kaj virina voĉo anoncas, ke morgaŭ realiĝos la forveturo. Fraŭlino Burdon, instruistino, forveturas kun dudek tri infanoj, nome sep knabinoj kaj dek ses knaboj, al vilaĝo, kie la infanoj estas loĝigitaj ĉe privataj familioj. Ĉiutage ili antaŭtagmeze lernas, sed posttagmeze preparas geknabajn aventurojn, precipe „batalojn“ kontraŭ vilaĝanidoj kaj geknaboj el alia lernejo, Trig-anoj. Ekestas konfliktoj ankaŭ kun la loĝejdonantoj, kiuj ofte komprenas la infanojn kiel hejmajn servistojn kaj volas ilin puni per vergado pro tio, ke ili ludis kun geamikoj anstataŭ labori. En la infana grupo aperas ankaŭ feminisma movado, kiam knabinoj volas egali al la knaboj kaj en la lasta decida batalo per sia knabina ruzo sukcesas venkigi la grupon super la „malamikoj“.

La stilo estas sufiĉe matura kaj ofte surprizas per sprite trovitaj esprimoj (elurbiĝo, elurbigitoj, interleciona ludtempo, ekpaŝi antaŭen kvazaŭ batal-inviti ktp.)

Recenzoj

Citaĵo
 Jen neordinara aldono al nia literaturo. 14-jara Esperantisto bildigas por ni la travivaĵojn de geknaboj senditaj ekster Londonon je la komenco de la milito. Legante ĉi tiun libron, oni lernas ludi kun tiuj infanoj, partopreni en iliaj problemoj, kaj simpatii kun iliaj konceptoj—precipe rilate kamparanojn kaj plenaĝulojn!

Geknaboj en ĉiuj landoj interesiĝos pri la maniero laŭ kiu ludas kaj pensas iliaj Anglaj kuzoj. La bildo estas fidele pentrita —eĉ ĝis la foja aŭdo de la konata interjekcio “Ku-u !” Ĉiu infan-psikologo, ĉiu instruisto, kaj multaj aliaj, trovos tre interesaj la vidpunktojn kaj opiniojn esprimitajn de la knaboj, kaj la klaĉadon de la knabinoj pri plenaĝulaj aferoj. La aŭtoro enkondukas multajn personojn en la komploton, kaj multo el la libro konsistas el priskriboj de bataloj, futbalo, “Konker”-ludoj, k.c. Unue la roluloj estas ne pli ol nomoj, sed la rimarkema leganto baldaŭ bildigas al si la trajtojn de kelkaj el tiuj junuloj, laŭ tio, kion ili diras kaj faras. Lingve, tia verko el plumo de 14-jarulo estas surprize bona. Oni povas kritiki interalie : knabineĉaeco (76) por “sissiness”, kvankam inecaĉo, trovita alipage, estas tute sufiĉe; etinfana anstataŭ infaneta; nebatalema ano anstataŭ nebatalanta. Kun granda malĝojo ni konstatas, ke la juna aŭtoro ne plu estas inter ni. Lia morto estas perdo al Esperanto, kiun oni ne povas kalkuli.

Mi scivolas, ĉu la Haroldo Barnes en la rakonto, la malforta knabo, kiu “ne povas batali”, sed kiu estas evidente tre inteligenta, estas Donald Munns. Kion opinias la aliaj legantoj ? 
— A. W. Rowe. La Brita Esperantisto, n. 493-494 maj-jun 1946

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!