Linio B de Metroo en Prago havas en plano flavan koloron. Ĝi havas 24 staciojn, la longeco de tiu ĉi linio estas 25,704 km. Ĝi ofertas konekton de Černý Most (kie estas finstacio de multaj interregionaj buslinioj, de ĉi tie ekzemple forveturas busoj de Student Agency al Liberec) al Zličín[1]. Linio B estas unika linio de metroo pro trietaĝa haltejo Rajská zahrada. Du etaĝoj servas por metroo, la tria etaĝo servas kiel aĉetgalerio. La haltejo estis en jaro 1999 elektita kiel "Konstruaĵo de jaro 1999".[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj