La lingala estas bantua lingvo, parolata en Orienta kaj Centra Afriko. Ĝi devenis laŭlonge de la Kongo el la provinco Équateur, kiu en 2015 estis disigita al kvin novaj provincoj, Norda Ubango, Mongalo, Suda Ubango, Ekvatoro kaj Ĉuapo. Unue la lingala (origine nomita lobangi) estis lingvo de la bangalaoj. Centre de la regiono, kiu loĝata de tiuj, inter Kinŝasa kaj Kisangani konstruiĝis la haveno Makanza kiel unu el la unuaj komercstacioj de Kongo. Lobangi fariĝis miksite kun aliaj bantuaj lingvoj en la 19-a jarcento superregiona interkomunik- kaj komerclingvo.
El la franca kaj la svahila estas prunteprenitaj kelkaj proklizaĵoj aŭ apogvortetoj). La lingala estas unu el sep bantuaj lingvoj grupigitaj en la Lusengo- aŭ Losengo-grupo kaj estas simila al la bangala (aŭ ngala, d:Q34989, fakte variaĵo de la lingala) kaj banga (aŭ bobanga, d:Q34936) lingvoj. Kune kun ankoraŭ 20 aliaj bantuaj lingvoj ili formas la Bangi-Ntomba-lingvaron.
Disvastiĝo
En la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) la lingala ne estas instrua lingvo en la lernejoj[mankas fonto] spite al ĝia granda disvastigo. Sed private efektiviĝas sukcesegaj alfabetigkursoj de lokaj popolkomitatoj je la helpo de UNESKO en la internlando. Estas vortaroj ekzemple en la hispana, franca aŭ angla. Ekde 1970 la Biblio estas tradukita en lingalan, sed estas malsamaj eldonoj de la nova testamento kaj la psalmoj.
Notoj
↑ 1,01,1Kongo Brazavila: "Les langues nationales véhiculaires sont le lingala et le kituba." Kongo Kinŝasa: "Ses langues nationales sont le kikongo, le lingala, le swahili et le tshiluba." laŭ Constitutions du monde Dispositions linguistiques des États souverains (jen ankaŭ arkive)