Limeso estas fortikita limo, kiu dum la romia epoko defendis la Romian Imperion kontraŭ norde loĝantaj triboj. Ĝi etendiĝas en Britio en la norda parto de la nuna Anglio (Muro de Hadriano) kaj en Ĝermanio oriente de la rivero Rejno kaj norde de Danubo (Ĝermania Limeso). Grandaj partoj de ĝi konserviĝis kaj konsistigas arkeologian monumenton. Aliaj partoj estis ekzemplocele rekonstruitaj.
La romiaj provincoj, kiujn protektis la Ĝermania Limeso, estis Germania Superior (Supra Ĝermanio) kaj Raetia. Kie ĝi renkontas la limon de la du provincoj, proksime de nuna urbo Lorch, ĝi abrupte ŝanĝas sian direkton (irante unuflanke al okcidento, aliflanke al sudo). Ĝia situo en tiu regiono ne estas tute klara. Tiu supraĝermania-retia limeso longas 548 kilometrojn.
La Ĝermanian Limeson gardis ĉ. 900 gardoturoj kaj 120 fortikigitaj armeaj posteno (kasteletoj, latinecastellum). Ĉe bona vetero oni vidis de ĉiu turo la du najbarajn kaj do povis sendi lumajn, fumajn, kornajn aŭ aliajn signalojn, precipe por disvastigi alarmon pro atakoj.
En la jaroj 259/260alemanoj atakis la romiajn provincojn en Ĝermanio kaj konkeris la muron, kiu poste ne plu estis uzata. Post kelkaj jarcentoj eĉ homoj proksime loĝantaj ne memoris la iaman celon de la konstruaĵo.