La antikva ligura lingvo estis la lingvo de liguroj, la antikva popolo kiu ekzistis en la nord-okcidenta Italio, nord-orienta Hispanio kaj sud-orienta Francio antaŭ la epoko de Romianoj.
Henri d’Arbois de Jubainville kredis, ke la ligura lingvo estis antaŭ-hindoeŭropa, tamen Xavier Delamarre kredis, ke la lingvo estis kelta.
Literaturo
- Barruol, G. (1999) Les peuples pré-romains du sud-est de la Gaule - Etude de géographie historique, 2d ed., Paris
- Delamarre, X. (2003). Dictionaire de la Langue Gauloise (2nd ed.). Paris: Editions Errance. ISBN 2-87772-237-6
- Strabo (1917) The Geography of Strabo I. Horace Jones, translator. Loeb Classical Library. London, William Heineman.