En januaro 2011, Li Na fariĝis la unua azia ludisto kiu atingis gravan ĉampionecan finalon ĉe la aŭstralia Turniro, kie ŝi gajnis kiel subĉampiono. En junio 2011, Li gajnis la 2011 Francan Malferman solludan ĉampionon; ŝi estas la unua azia ludisto kiu iam ajn gajnis Grandan Ŝlemon solludan titolon.[1]
Li Na naskiĝis la 26an de februaro 1982 en Vuhano, Ĉinio. Kiam ŝi estis 6-jaraĝa, ŝi fariĝis volanluda ludistino, sed ŝia trejnisto rimarkis ke kvazaŭ ŝi estis ludanta tenison. De la tempo je la 8-jaraĝo, ŝia trejnisto demandis ŝiajn gepatrojn ĉu ŝi povus ŝanĝi al teniso, kion ŝi faris ekde la 9-jaraĝo.[2] Li Na aliĝis al Nacia Tenisa Teamo de Ĉinio (中国国家网球队) en 1997 kaj ekestis profesiulo en 1999.