Pro multo da nerepaciĝemaj artikokoj kontraŭ la nazioj li jam en la tago de Anschluss malliberiĝis. En novembro 1938, post restado en karcero de Gestapo, oni sendis lin en la koncentrejon de Buchenwald kie li laboris ĉe la farbista kaj pentrista sekcioj. Tiam li aŭdis pri la suferoj de aliaj kristanaj internigitoj kaj verkis la poemon Kreuz.[1]
En novembro 1940 li liberiĝis kun la malpermeso resti en sia patruja govioSalcburgio. Do li laboris inter 1940 kaj 1945 kiel vikario en Petting. Post la Dua mondmilito li ekloĝis en la kolegiato de Mattsee kie li helpis refondi la eklezian organon Rupertibote. De la 14.11.1945 ĝis 1958 li estis ĉefredaktoro de ĝi.
Steinwender membris ĉe du katolikaj studentaj korporacioj de ÖCV (KÖStV Aŭstria Wien; KÖHV Rheno-Juvavia Salzburg) kaj ĉe la federacia ligo de rezistadbatalantoj kaj viktimoj de nacisocialismo Bundesverbandes Österreichischer Widerstandskämpfer und Opfer des Faschismus.[2] En proceso farita en la 1950-a jaro en Augsburg kontraŭ Ilse Koch, edzino de la internigeja komandanto de Buchenwald, atestantis i.a. ankaŭ Steinwender.[3]
Tombo lia troviĝas en la kripto de la kolegiato en Mattsee. Memortabulo tie muntita memorigas onin pri lia atestado pri kredo kaj Eklezio.
Honoroj
1934: Ritterkreuz des österreichischen Verdienstordens (unua klaso)
Verkoj
Cristo in campo di concentramento. Borla, Torino 1953
Christus im Konzentrationslager. O. Müller, Salzburg 1946