Lauter (Glan)
La rojo en Wolfstein
Ritterstein , (kavalira ŝtono) proksime al la fonto de la rojo
La rivereto Lauter , ankaŭ nomata Waldlauter , por distingi ĝin de la sudpalatinata Wieslauter , estas 39,4 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivero Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato . La rivereto fontas en la Palatinata Arbaro kaj fluas tra la Nordpalatinata Montarlando al la rivero Glan.
Geografio
La rivereto Lauter fontas ĉ. 3 km sudoriente de Kaiserslautern je alteco 249 m super marnivelo. la fonto nomiĝas Lauterspring . En la urbo ĝi fluas grandparte subtere. En la areo de la Gartenschau Kaiserslautern (ĝardenekspozicio Kaiserslautern) oni konstruis fontlageton de kie la "Nova Lauter" trafluas la „Neumühl“-parkon. La enkanaligita rivereto kaj la "Nova Lauter" kuniĝas norde de la urborando. De tie la rivereto fluas grandparte nordokcidenten trans Otterbach , Katzweiler , Hirschhorn , Untersulzbach , Olsbrücken , Kreimbach-Kaulbach , Wolfstein , Oberweiler-Tiefenbach , Heinzenhausen kaj Lohnweiler por enflui en Lauterecken je alteco de 159 m super marnivelo de dekstre en la rivereton Glan .
Sur la rivervojo de 39,4 km la rivereto superas altodiferencon de 90 m, kiu egalas mezan deklivecon de 2,3 ‰. Ĝi deakvigas areon de 275,649 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro .
Flankriveroj
La plej longa flankrivero de la Lauter estas la 12,3 km longa Eselsbach . La 10,3 km longa Mooslauter havas kun 50,517 m² la plej grandan akvokolektan areon.
Nun sekvas listo de la flankriveroj de la fonto ĝis la enfluejo. Indikita estas la orografia situo[ 1] , la longeco[ 2] , la grandeco de la ajvokolekta areo[ 2] , la alteco de la enfluejo[ 1] kaj la Germana Akveja Kodo[ 2] .
nomo
situo
longeco [km]
akvokolekta areo- gebiet [km²]
enflueja alteco [m. s.m.]
DGKZ
Hammerbach
maldekstre
3,2
3,813
233
254662
Eselsbach
dekstre
12,3
27,888
226
254664
Otterbach
dekstre
9,1
29,564
217
254666
Frauenwiesbach
maldekstre
4,4
10,344
215
2546672
Kohbach
maldekstre
1,5
0,820
214
25466732
Eimerbach
maldekstre
1,1
1,092
214
25466734
Becherbach
dekstre
5,5
5,080
211
2546674
Mehlbach
dekstre
5,0
3,718
210
2546676
Lauterbach
dekstre
4,7
4,259
209
2546678
Mooslauter
maldekstre
10,3
50,517
209
254668
Wohlbach
dekstre
2,4
1,979
209
254669112
Sulzbach
maldekstre
2,3
3,603
207
25466912
Rutzenbach
dekstre
3,3
2,808
205
25466914
Holzgraben
dekstre
1,9
2,865
204
254669192
Frankelbach
maldekstre
3,8
5,085
203
2546692
Kaulbach
maldekstre
2,0
1,545
202
254669312
Kreimbach
dekstre
1,9
3,207
200
25466932
Schmeißbach
maldekstre
1,7
1,119
196
25466934
Lammelbach
maldekstre
1,8
1,923
194
254669392
Selbach
maldekstre
1,5
1,781
190
25466952
Roßbach
dekstre
3,1
3,124
190
2546694
Breitbach
dekstre
2,8
3,747
187
254669592
Königsbach
maldekstre
2,9
3,349
179
2546696
Mausbach
maldekstre
2,0
2,155
166
2546698
Medio
La akvokvalito estas inter Kaiserslautern ĝis Katzweiler kaj Olsbrücken ĝis Wolfstein kritike ŝarĝita, en la ceteraj partoj nur apenaŭ ŝarĝita (stato 2005).[ 2]
Referencoj