Laslău Mare [lasləu mare], hungare: Oláhszentlászló (olAsentlAslo), germane: Rumanisch Lasseln estas vilaĝo en Rumanio sude de Târgu Mureș kaj administracie ĝi apartenas al la komunumo Suplac. En 1910 ĝi havis 786 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1992 489.
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En la mezepoko ĝi estis hungara-saksa vilaĝo. Iam la vilaĝo hungare nomiĝis Nagyszentlászló (=granda-sankta-Ladislao). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Kis-Küküllő.