La lanmespilo[1] aŭ japana eriobotrio[2] (eriobotrya japonica) estas specio el la genro eriobotrio el la familio rozacoj (rosaceae). Ĝi estas ankaŭ konata kiel japania mespilo aŭ lokvato[3]. Tamen, tio precize ne estas mespilo.
En la ĉina lingvo ĝia nomo estas pípá kaj en la japanabiwa kun la skriboj 枇杷 . El la simila formo oni nomas la liutajn muzikinstrumentojn same en la ĉina pípá aŭ en la japana biwa sed kun aliaj skriboj 琵琶, kaj en Esperanto bivo.
Priskribo
La japana eribotrio estas ĉiamverdaarbo kaj atingas alton de 7 ĝis 12 metrojn. La lanozaj folioj etas simplaj. La folitigo nur estas 6 ĝis 10 mm longa. La folilimbo havas longecon de 12 ĝis 30 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 9 cm. La foliranda estas ĉe la bazo glata kaj pli supre segildenta. La stipuloj longas 1 ĝis 1,5 cm.
La paniklafloraro estas 10 ĝi 19 cm longa kaj havas multajn florojn. La rustre hareca flortigo estas 2 ĝis 8 mm longa. La duseksaj radisimetriaj floroj havas kvin petalojn kaj diametron de 1,2 ĝis 2 cm. La kvin rustre harecaj sepaloj estas 2 ĝis 3 mm longaj kaj restas ĉe la fruktoj. La kvin blankaj najlitajpetaloj havas longecon de 5 ĝi 9 mm kaj larĝecon de 4 ĝis 6 mm. Ekzistas 20 stamenoj. La sube staranta ovario konsistas el 5 karpeloj. La kvin pistiloj estas liberaj. La planto floras de marto ĝis junio.
La pir- aŭ ovformaj pseŭdofruktoj estas ĉirkaŭ 5 cm longaj kaj havas diametron de ĉ. 4 cm. Ilia maldika, helflava haŭto estas fajne hareca kaj estas facile forigebla. La fruktkarno estas flaveca ĝis oranĝkolora kaj depende de la kulturvario malmola aŭ mola. La nematura frukto esta tre acida. Maturaj fruktoj havas etajn brunajn makulojn sur la fruktŝelo. La frukto havas ĝis dek malmolajn kaj glatajn semojn. Ĝia frukto estas mespilo.
Disvastigo
Naturaj disvastigejoj nur estas du lokoj en meza Ĉinio: Nanĉuan en la provinco Ĉongĉingo de Jiĉang en Hubejo.[4] Eblas ke en suda Japanio ĝi ankaŭ estas indiĝena. [5] Hodiaŭ la japania eriobotrio estas kultivata en tuta Sudorienta Azio. Ĝi venis al Eŭropo fine de la 18a jarcento. Hodiaŭ ĝi estas kultivata en multaj landoj kun mediteranea kaj subtropika klimato.
Utiligado
Komence la arbo estis kultivata kiel ornamplanto. Pli kaj pli oni kultivas ĝin ankaŭ pro la fruktoj.
La fruktoj povas esti manĝataj krudaj aŭ kuiritaj kun aŭ sen ŝelo. Vaporkuirite ili estas speciale bongustaj.
La muelitaj semoj estas utiligitaj kiel spicaĵo. Eblas ankaŭ uzi ilin kiel kafosurogato.
Gu Cuizhi, Stephen A. Spongberg: Eriobotrya. In: Wu Zhengyi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. 9, Missouri Botanical Garden Press, St. Louis 1994+, S. 138 (eFloras.org; Stand: 17. März 2009).
↑Gu Cuizhi, Stephen A. Spongberg: Eriobotrya. In: Flora of China
↑Julia F. Morton: Loquat. In: Julia F. Morton: Fruits of warm climates. Miami 1987. S. 103–108. online
↑Nova Acta Regiae Soc. Sci. Upsal. 3:208. 1780; siehe Lanmespilo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants.
↑Trans. Linn. Soc. London 13(1):102. 1821; siehe Lanmespilo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants.