Situanta oriente kaj sudoriente de departemento Dordogne, ĝia nomo venas de la vastaj arbaroj el ileksokverkoj tre malhelaj kaj ne de la trufo.
Kampara regiono inter la akvitaniaj ebenaĵoj, la altebenaĵoj de Quercy kaj la sudokcidenta parto de Limoĝio, la nuna Nigra Perigordo centriĝas ĉirkaŭ la valoj de riveroj Dordogne kaj Vézère. La ĉefaj urbaj polusoj estas Sarlat-la-Canéda (subprefektejo) (9 432 loĝantoj en 2006), kaj Terrasson-Lavilledieu (6 236 loĝantoj kaj pli ol 11 000 por la urba unuo).
↑Patrick Ranoŭ, antaŭparolo de René Pijassou, Atlas de la Dordogne-Périgord, p. 15, verko eldonita je aŭtorkosto, eld. "Speed impression", 1996, (ISBN 978-2-9501-4761-5)