france Parti d'azur et de gueules à la sirène du lieu d'or brochant en fasce sur la partition, au chef d'hermine. esperante
Detaloj
Lokoj kaj monumentoj
La muelejo de Buglais
La sonorilturo de la malnova preĝejo
Preĝejo de Lancieux (1900-1902)
La komunumo enhavas du monumentojn klasitajn historiaj:
La muelejo de Buglais, situanta sur la altaĵoj de la vilaĝo, bordere de la vojo al Ploubalay. Tiu ventmuelejo estis konstruita en la 16-a jc de la monaĥoj de Saint-Jacut-de-la-Mer. Funkcianta ĝis en 1945, ĝi estis restaŭrita en 1976 kaj fariĝis la emblemo de la vilaĝo. Ĝi estis registrita per dekreto de la 9-a de septembro 1975[1].
Restaĵoj de la malnova preĝejo, aparte ties sonorilturo konstruita en 1740 ; la malnova romanika preĝejo estis detruita en 1904. La malnova preĝejo estis registrita per dekreto de la 21-a de decembro 1925[2].
Gabrielle Bellocq (1920-1999), impresionisma pastelistino vivis dum dek kvino da jaroj en Lancieux.
Marie Dagorne, aŭtoro de Regards sur Lancieux.
Auguste Lemasson (1878-?), naskiĝinta en Lancieux. Li publikigis multajn historiajn librojn.
Robert Service, skota verkisto, konata per la nomo "Barde du Yukon", loĝis en Lancieux de tempo al tempo inter 1913 kaj 1958, en la kvartalo L'Islet, apud la strato al kiu la urba konsilio donis lian nomon, li donacis la du trionojn de la kosto de la starigo de la loka memormonumento pri militmortintoj.
Michel Guino (1926-2013), franca skulptisto mortis en Lancieux.