Lajos Kozma devenis el judafamilio. Li studis arkitekturon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József inter 1902 - 1906. Liaj Liaj plej gravaj instruistoj estis Vince Wartha, Frigyes Schulek kaj Jenő Radisics. Post la diplomo li aliĝis al tiuj modernismaj arkitektoj, kiuj ĉerpis motivojn el la popola arto. En la jaroj 1909 kaj 1910 li lernis pentradon helpe de stipendio apud Henri Matisse. Inter 1910 kaj 1913 li laboris en firmao de Béla Lajta, poste li establis propran firmaon pri fasonadoj kaj arkitektaj laboroj pri internaj spacoj. En tiuj jaroj li ankaŭ ilustris librojn kaj kreis grafikaĵojn. En 1913 li ekinstruis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nomumita universitata instruisto, tial post la falo li iomete estis neglektita. En la 1930-aj jaroj li estis konata arkitekto. En 1946 li denove ekinstruis en la Industriarta Altlernejo, post 2 jaroj li jam estis rektoro. Ekde 1947 li instruis ankaŭ en la Teknikuniversitato.
Ekspozicioj
Budapeŝto (1911, 1948)
Elektitaj planitaj domoj
loĝdomo en Budapeŝto
loĝdomo en Budapeŝto, 1933
loĝdomo en Budapeŝto, 1933
familia domo, 1934
feriejo en Budapeŝto
loĝdomo en Budapeŝto
kinejo
loĝdomo en Budapeŝto
loĝdomo en Budapeŝto
loĝdomo en Budapeŝto
Elektitaj kontribuoj
Signetkönyv, 1925
Möbel und Baukunst, 1926
Templom és iskola, 1929
Das Neue Haus, 1939
Az írás stílusváltozásai az építészet megvilágításában, 1943