L estas kurbo laŭlonge kiu movas forto.
Ĉi tiu formulo ofte estas nomata mekanika formulo.
Unuoj de mezurado
Ĉar energio estas la kapablo realigi laboron, la unuoj uzataj por mezuri la kvanton de la laboro estas identaj al la unuoj uzataj por mezuri la energion.
La baza kohera SI unuo por ambaŭ estas la ĵulo (simbolo J), kiu estas ekvivalenta al N·m = kg·m2·s−2.
Derivitaj laborunuoj ofte uzataj (precipe en la kampo de elektro) estas la vatsekundo (Ws) kaj la kilovathoro (kWh).
La baza CGS laborunito estas la ergo (simbolo erg), kiu estas ekvivalenta al dyn·cm = g · cm2 / s2.
Malnoviĝinta unuo ankoraŭ uzata sur la kovraĵoj de pakumitaj manĝaĵoj en vendejoj estas la kalorio (simbolo cal). Nesciencistoj kutime uzas la vorton kalorio mise en la senco de kilokalorio, do ekz-e legas inskribon sur manĝaĵopakumo "450 kcal" kiel "tio manĝaĵo enhavas 450 kaloriojn" anstataŭ korekte "450 kilokaloriojn" (t.e. 450000 kalorioj). Notu, ke la kalorio havas plurajn iomete diferencajn difinojn kaj ke jam en 1948 la 9a Ĝenerala Konferenco pri Mezuroj kaj Pezoj en Parizo eksvalidigis la kalorion kiel unito de la varmo (kaj tiel malrekte ankaŭ kiel laborunito) favore al la ĵulo.