| Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva revuo eldonata en Japanlando fondita en 1951. Por samnoma revuo en Franclando fondita en 1909 rigardu la paĝon La Movado (1909). Por firmao kaj marko de horloĝoj legu la artikolon MOVADO (horloĝmarko). Por Esperanto-movado disponeblas la paĝo Esperanto-movado. |
La Movado estas la komuna Japana-Esperantlingva organo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), la Kjuŝua Esperanto-Ligo kaj la Esperanto-Ligo de Ĉugoku kaj Ŝikokuo (en la organo latinliterigata Tyûgoku kaj Sikoku).
Enhavo
Estas kutimaj rubrikoj en la gazeto:
- “Por komencantoj” (skribita japanlingve), kiu prezentas gramatikaĵojn pri Esperanto;
- “Amuza skribo-klasĉambro” (ankaŭ japanlingve), kiu per ekzemploj montras diferencoj inter vortumado de frazoj;
- “Kajero Libervola”, artikoloj skribitaj en Esperanto
- “Vortkruca enigmo” fine de la revuo, kun kvanto da legantoj kiuj sukcese trovis la ĝustan solvon
- Prezentado de varoj el la librokatalogo de KLEG.
Apud tiuj, ofte enestas la rubrikoj:
- “Rondo Hajkista” kun venontaj temoj anoncitaj en la numeroj,
- “Kunvenoj ĉe ni” (raportoj pri Esperanto-eventoj),
- “Vortaro por Lernantoj”
- “Librokulturo”.
Regule estas poemoj dulingvaj sur dukolumna paĝo (Esperante kaj Japanlingve apude). Troviĝas artikoloj ĉu en Esperanto ĉu en la Japana pri diversaj aferoj: muziko, libro-recenzoj.
Kiam okazas Esperanto-kongresoj en Japanujo aŭ Kansajo, tiam estas pliaj paĝoj fonkoloraj, kiuj detale priskribas la programojn kaj en la Japana kaj en Esperanto.
Eksteraj ligiloj