Ĉi tiu libro kaŭzis trafon sen precedenco en la juda mondo fine de la 19-a jarcento. Ĝis tiam, la judoj parolis pri la kontraŭjudismo en fermitaj rondoj, kaj la plimulto eĉ ŝajnigis ignori ĝin, por ne altiri la atenton de malfavoraj malamikoj. Herzl denuncis la kontraŭjudismon, kiel neniu antaŭe faris. Antaŭ li, nur la juda ruso Leono Pinsker traktis la problemon similmaniere en la libro «Mememancipiĝo». Herzl mem akceptis, ke se li mem estus leginta ĝin, eble li ne estus verkinta la Judan Ŝtaton, kiu nur iom post la publikigo aperis ankaŭ en angla, rusa, jida, hebrea, franca kaj hispana tradukoj. En sia eldoneja komento, la angla ĵurnalo The Jewish Chronicle publikigis: «Iu Moseo ĵus naskiĝis. Li nomiĝas Theodor Herzl.»[1]
„ Jen verko historie grava, kiu en 1896 metis la fundamentan ŝtonon al la moderna cionismo kaj iniciatis la movadon por sendependa Juda nacio. Kvazaŭ dua Moseo, ankaŭ Herzl kondukis la nacion survojen al la promesita lando, kvankam same li mem ne vidos la finon de la vojaĝo. La libro estas tre leginda, kaj la traduko bona. Anst. inkarnacio kaj emigracio pli bonaj estus enkarniĝo kaj elmigrado. ”