En septembro 2008 AvtoVAZ aĉetis kontraŭ 100 milionoj da eŭroj licencon por produktado kaj vendado de la aŭto R90, kiel ĝi estis tiam nomita en dokumentaro. En aprilo 2009 en AvtoVAZ okazis la unuaj testoj de Dacia Logan MCV, kiuj konfirmis ke teknike eblas produkti ĝin en la fabrikoj de la konzerno. En oktobro 2009 oni aprobis la produktadon, sed pro la ekonomia krizo prokrastis ĝin. En aŭgusto 2010 la modifita kombiaŭta versio estis prezentita en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio. En aprilo 2011 estis anoncitaj la prezoj kaj ĝeneralaj teknikaj karakterizoj. La unua LADA Largus estis fabrikita la 17-an de junio2011 kaj la 7-an de julio 2011 la aŭto ricevis sian nomon, kiu baziĝas sur la latina largus kaj signifas senavara[2]. En aŭgusto 2011 LADA Largus unuafoje estis prezentita en la ekspozicio Interaŭto sub sia propra nomo[3].
La amasa produktado komenciĝis la 4-an de aprilo2012. La inaŭguron gvidis la ĉefministro Vladimir Putin[4]. En 2019 la aŭto okupis la 7-an lokon laŭ vendoj en Rusio[5].
Versioj
Largus R90
La pasaĝera kombiaŭto haveblas en la 5-loka kaj 7-loka versioj (la sola seploka aŭto en sia klaso)[6].
Largus F90
La kargofurgono havas senfenestrajn flankajn kaj malantaŭan panelojn[7].
Largus Cross
En 2014 komenciĝis dezajnado de la miksaŭta versio kaj en februaro 2015 ĝi estis oficiale prezentita. Ĝi havas pli altan (je 25 mm) veturaltecon, nefarbitajn bufrojn, malpezfanditajn 16-colajn radodiskojn, aperis oranĝaj enmetaĵoj en la salono. Ĝi haveblas en la 5-loka kaj 7-loka versioj, kun la 16-valva motoro je 105 ĉevalpovoj[8].
En julio 2016 okaze de la 50-a jubileo de AvtoVAZ estis fabrikita la limigita versio Largus Cross Black Edition. Ĝia diskoj, tegmento kaj flankospeguloj estas nigraj[9].
Largus CNG
La 20-an de februaro2019 estis oficiale prezentita LADA Largus CNG — la kombiaŭto, kiu povas konsumi benzinon kaj metanon. Tio estas Largus F90, Largus R90 kaj Largus Cross kun defaŭlte instalitaj gasaparatoj. La gasbalonoj troviĝas malantaŭ vando, dividanta la pasaĝeran kaj kargosekciojn, do la kargosekcio estas granda (2225 litroj). En la versio Norma kun subversio Comfort haveblas du aerkusenoj, kontraŭnebulaj lumiloj, klimatizilo, sonsistemo, tegmentorakoj, parkumsensiloj. La ŝofora sidilo havas lumboapogilon kaj reguligeblas laŭ alteco. Bufroj estas el nigra plasto. Por la versio Luxe haveblas ankaŭ la subversio Prestige.
La gasbalono havas volumenon 90 litroj, do enspacigas 22 m³ da kunpremita metano. Ankaŭ haveblas la 50-litra benzinujo. La aŭto ĉiam startas per benzino kaj post varmiĝo de la motoro aŭtomate transiras al konsumado de metano. Se metano elĉerpiĝas, ĝi same aŭtomate revenas al benzino. Oni povas haltigi tiujn transirojn per speciala butono sur la instrumenta panelo. LED-lumiloj informas pri gasrezervoj. Sur la gasbalonoj haveblas specialaj valvoj, kiuj fermas eliĝon de gaso kaze de akcidento[10].
Tiel AvtoVAZ daŭrigis serion de la metanfuelaj aŭtoj, komencitan de Lada Vesta CNG. Uzado de metano ebligas duonigi fuelo-elspezojn[11].
Pasaĝera kombiaŭto
Vido de malantaŭe
Largus Cross
Subversioj
La mekanika transmisio, 1,6 litro, 87 ĉevalpovoj
Versio
Kodo de subversio
Fuelo
Transmisiilo
Povo
Atingo 100 km/hore
Fuelkonsumado
Standart furgono
FS035-50
Benzino
la antaŭa
87 ĉevalpovoj
15,4 sek.
8,2 litroj/100 km
Standart 5 lokoj
KS035-50
Benzino
la antaŭa
87 ĉevalpovoj
14,4 sek.
8,2 litroj/100 km
Norma furgono
FS035-51
Benzino
la antaŭa
87 ĉevalpovoj
15,4 sek.
8,2 litroj/100 km
Norma 5 lokoj
KS035-51
Benzino
la antaŭa
87 ĉevalpovoj
14,4 sek.
8,2 litroj/100 km
Norma 7 lokoj
RS035-51
Benzino
la antaŭa
87 ĉevalpovoj
15,4 sek.
8,2 litroj/100 km
La mekanika transmisio, 1,6 litro, 106 ĉevalpovoj
Versio
Kodo de subversio
Fuelo
Transmisiilo
Povo
Atingo 100 km/hore
Fuelkonsumado
Norma furgono
FS045-51
Benzino
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
14,0 sek.
7,9 litroj/100 km
Norma furgono
CNG
FSA45-51
Benzino
Gaso
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
94 ĉevalpovoj (gaso)
14,5 sek.
14,5 sek. (gaso)
7,6 litroj/100 km
7,8 m³/100 km
Norma 5 lokoj
KS045-51
Benzino
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
13,5 с
7,9 litroj/100 km
Норма CNG
KSA45-51
Benzino
Gaso
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
94 ĉevalpovoj (gaso)
13,7 sek.
14,5 sek. (gaso)
7,7 litroj/100 km
8,0 m³/100 km
Norma 7 lokoj
RS045-51
Benzino
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
14,5 sek.
7,9 litroj/100 km
Luxe 5 lokoj
KS045-52
Benzino
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
13,5 sek.
7,9 litroj/100 km
Luxe CNG
KSA45-52
Benzino
Gaso
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
94 ĉevalpovoj (gaso)
13,7 sek.
14,5 sek. (gaso)
7,7 litroj/100 km
8,0 m³/100 km
Luxe 7 lokoj
RS045-52
Benzino
la antaŭa
106 ĉevalpovoj
14,5 sek.
7,9 litroj/100 km
Sekureco
Testo surbaze de la normoj de Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (kun fronta rapideco dum kolizio je 56 km/hore anstataŭ 64 km/hoe laŭ Euro NCAP) donis 8,32 poentojn, do 3 stelojn. La plej malbonajn rezultojn montris kolizio kontraŭ la malantaŭa parto, kiu grave difektiĝas, damaĝante la pasaĝerojn sur la posta vico[12].