L'argent de poche
|
filmo
|
Originala titolo
|
L'argent de poche
|
Originala lingvo
|
franca lingvo
|
Kina aperdato
|
17 mar. 1976
|
Ĝenro
|
komedia filmo, drama filmo
|
Kameraado
|
Pierre-William Glenn
|
Reĝisoro(j)
|
François Truffaut
|
Produktisto(j)
|
François Truffaut
|
Scenaro
|
François Truffaut • Suzanne Schiffman
|
Filmita en
|
Thiers
|
Muziko de
|
Maurice Jaubert
|
Rolantoj
|
Jean-François Stévenin • Virginie Thévenet • Bruno de Stabenrath • Éva Truffaut • Georges Desmouceaux • Marcel Berbert • René Barnérias • Tania Torrens
|
Honorigoj
|
National Board of Review of Motion Pictures
|
IMDb
|
|
Poŝmono (L'Argent de poche) estas franca filmo de 1976 reĝisorita de François Truffaut pri infana senkulpeco kaj misuzo de infanoj. En Nordameriko la filmo nomiĝis Small Change, dum en anglalingvaj landoj ekster Nordameriko, la filmo estis konata kiel Pocket Money.[1] La filmo havis totalon de 1 810 280 vendoj de enirbiletoj en Francio, kio faris ĝin unu el la plej sukcesaj filmoj de Truffauts.[2] nur liaj filmoj Les quatre cents coups kaj Le dernier métro estis pli populara en Francio.[3]
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
L'Argent de poche estas historio de luktoj kaj aspiroj de infanoj en Thiers, Francio, en la somero de 1976. La ĉefaj roluloj estas Patrick Desmouceaux, kiu estas senpatrina kaj ĝuste ekinteresiĝas en virinoj kiel ekzemple lia juna instruistino, kaj lia amiko Julien Leclou, kiu vivas malriĉe kaj ricevas fizikan fitraktadon hejme. Julien ne povas resti vekiĝinta en la lernejo post noktoj sendormaj kaj konstante malakceptas vestoŝanĝi por gimnastiko por kaŝi siajn kontuzaĵojn. La filmo miksas la historion de tiuj roluloj kun aliaj pli malpli senkulpaj infanecaj spertoj kaj defioj de nombraj infanoj. Scenoj inkludas vivon en la lernejo, bebo kaj kato danĝere ludante sur sojlo de malferma fenestro kaj falante malsupren nedamaĝotaj, junulino okazigante konfuzon per megafono tra fenestro, Bruno montrante al siaj amikoj kiel allogi junulinojn, duobla rendevuo en kinejo, infano rakontanta malpuran anekdoton, unua mo kaj unuaj kisoj. Finfine, la fitraktado al Julien publikiĝas kaj li estas apartigita el sia familio. La historio finiĝas per la mesaĝo de unu el la instruistoj pri infana mistratado, nejusteco, infanaj rajtoj, espero, amo kaj rezistado.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
Infanoj
- Philippe Goldmann - Julien Leclou
- Bruno Staab - Bruno
- Geory Desmouceaux - Patrick Desmouceaux
- Laurent Devlaeminck - Laurent Riffle
- Sylvie Grezel - Sylvie
- Pascale Bruchon - Martine
- Claudio Deluca - Mathieu
- Franck Deluca - Frank
- Sebastien Marc - Oscar
- Richard Golfier - Richard
- ? - Grégory, bebo
Plenkreskuloj
- Nicole Félix - patrino de Grégory's mother
- Chantal Mercier - Chantal Petit, instruistino
- Jean-François Stévenin - Jean-François Richet, instruisto
- Virginie Thévenet - Lydie Richet
- Tania Torrens - Nadine Riffle, harfrizistino, patrino de Laurent
- Francis Devlaeminck - Monsieur Riffle, harfrizisto, patro de Laurent
- René Barnerias - Monsieur Desmouceaux, patro de Patrick
- Katy Carayon - patrino de Sylvie
- Jean-Marie Carayon - Policestro, patro de Sylvie
- Annie Chevaldonne - Flegistino
- Michel Dissart - Monsieur Lomay, policano
- Michele Heyraud - Madame Deluca, patrino de Mathieu kaj Frank
- Paul Heyraud - Monsieur Deluca, patro de Mathieu kaj Frank
- Jeanne Lobre - avino de Julien
- Vincent Touly - pordisto[4]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Small Change (film) en la angla Vikipedio.