Kviteseid estas komunumo de Norvegio (ekde komenco de 1993, antaŭe estis malurba komunumo kaj multe pli frue, ekde la 1000-aj jaroj, estis kristana paroĥo). Ĝi administre apartenas al la provinco Telemark - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Kviteseid. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 427 loĝantoj sur areo de 708,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Seljord, Nome, Drangedal, Nissedal, Fyresdal, Tokke, Bø kaj Midt-Telemark.
Parto de la komunuma teritorio estas la lago Bandak.